
A szótár megnyitásához kattints a felső gombra. A szótár használatának magyarázata megtalálható a "Helppagxoj" (súgólapok)-nál.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Súgó: * ? Több....
Lent olvashatsz néhány különösen fontos idézetet a Fundamento de Esperanto-ból. A jobboldali oszlopban van az eredeti változat és a baloldaliban a fordítás. (Zamenhof 1905-ben írta az előszót.)
Citaĵo 1 |
||
| "Ahhoz, hogy a nemzetközi nyelv jól és szabályosan fejlődhessen, és teljesen bizonyos legyen, hogy soha nem fog széthullani, és hogy jelenlegi barátai bármely át nem gondolt lépéssel tönkre ne tegyék korábbi barátainak a munkáját - mindenek előtt a legszükségesebb egy feltétel: a nyelv Fundamento-ja (Alapja) soha nem változtatható, és soha nem érinthető, létezése világosan meghatározott. " | "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo." | |
Citaĵo 2 |
||
| "Minden eszperantista csendes egyetértése szerint már régóta a következő három művet az eszperantó alapjának tekintik: 1.) A nyelvtan 16 szabálya; 2) az « Egyetemes Szótár»; 3) a « Gyakorlatgyűjtemény ». Ezt a három művet az eszperantó alkotója úgy tekintette, mint törvényeket magára nézve, és a gyakori kísértések és csábítások ellenére sem engedte meg magának soha (legalábbis tudatosan) még a legkisebb vétségeket sem ezen törvények ellen; reméli, hogy ügyünk érdekében minden más eszperantista mindig úgy tekinti ezeket a műveket, mint az egyetlen törvényt és az eszperantó érinthetetlen alapját." | "Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto." | |
Citaĵo 3 |
||
| "...minden, ami ebben a könyvben található, mindenki számára kötelezőnek tekintendő; minden, ami ezen könyv ellen van rossznak minősül, még akkor is, ha az az eszperantó megalkotójának a tollából származna is." | "...ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem." | |
Citaĵo 4 |
||
| "A fundamento jellegénél fogva, az ebben a könyvben újranyomtatott három mű mindenekelőtt érinthetetlen kell legyen. Ezért az olvasók ne csodálkozzanak, ha ebben a könyvben a különféle szavak nemzeti nyelvű fordításában (különösen az angolnyelvű részben) teljesen javítatlanul találják ugyanazokat a hibákat, amelyek az « Egyetemes Szótár » első kiadásában előfordulnak. Csak azt engedtem meg magamnak, hogy a nyomdahibákat javítsam ki; de ha valamelyik szó hibásan vagy ügyetlenül lett lefordítva, azt ebben a könyvben teljesen változatlanul hagytam; mert ha javítani akartam volna, az már változás lett volna, ami vitákat idézett volna elő, és ami az alapelvet tartalmazó műben elfogadhatatlan." | "Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro ». Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata." | |
Citaĵo 5 |
||
| "A « Fundamento de Esperanto » minden eszperantista kezében megtalálható legyen, mint állandó ellenőrző, amely megvéd az egységesség útjáról való letéréstől." | "La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco." | |
Citaĵo 6 |
||
| "Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera." | "Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera." | |
Citaĵo 7 |
||
| "A következő szavakkal fejezem be 1. ügyünk egysége érdekében minden jó eszperantistának jól kell ismernie nyelvünk alapját; 2. nyelvünk alapjajának mindenkorra érinthetetlenek-nek kell maradnia; 3. amíg hatósági központi intézmény dönt az eddigi alap gyarapításáról (sohasem a változtatásáról!) új szavak vagy szabályok hivatalossá tételével, minden jó, ami nem található a « Fundamento de Esperanto »-ban, addig nem tekintendő kötelezőnek, hanem csak ajánlott-nak." |
"Mi finas do per la jenaj vortoj: 1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo; 2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla; 3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas en la « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardata ne kiel deviga, sed nur kiel rekomendata." |
|